Photo of David Revoy
Photo credit : Elisa de Castro Guerra

Pri David REVOY

Saluton, mi nomiĝas David REVOY kaj mi estas franca artisto naskita je 1981. Mi estas meminstruulo kaj fanatikulo pri desegnado, pentrado, katoj, komputiloj, GNU/Linuksa libera kulturo, Interreto, eksmodaj rolludaj videoludoj, malnovaj mangaoj kaj animeoj, tradicia arto, japana kulturo, fantasto . . . 

Post pli ol 10 jaroj da liberlaborado en cifereca desegnado, instruado, koncept-grafiko, ilustrado, artestreco, mi decidiĝis komenci mian propran projekton. Finfine mi trovis kielon por miksi ĉiujn miajn pasiojn kune, kaj ties rezulto estas la projekto Pipro kaj Karoĉjo.

Mia bildarujo:


Farindaĵoj:

☐ Paroladi en japana bildrakonta kongreso pri Pipro kaj Karoĉjo.
☐ Ludi per ludstirilo videoludon Pipro kaj Karoĉjo.
Havigi galerion kun 100 fanatikul‑artaĵoj.
Posedi paĝon en Vikipedio.
Ricevi bildon pri rolkostumado kiel Pipro.
Ricevi bildon de ruĝa kato nomita Karoĉjo.
Esti subtenata de 500 patronoj.
☐ Atingi rakonteton 100!

Mia kariero en 7 vezikoj: